februaro 2024

Kiel sankta Neredono financas la Junularan

HeKo 832 2-A, 20 feb 24

Siatempe oni ĉefredaktis la revuon “Kontakto” tute volontule, kaj eĉ sukcesis esti akurata. La lasta ĉefredaktoro, Pawel Fischer-Kotowski, ricevadis preskaŭ milon da eŭroj numere por atingi preskaŭ tutjaran malfruon. Gratulon al li (ri?) kaj kondolencon al lia posteulino. La tempoj ŝanĝiĝis. De kie venas tiom da mono por la Junulara?

Same kiel por aliaj NROj, ĝi venas de Eŭropa Unio, precipe per la programo Erasmus Plus, danke al kiu preskaŭ ne plu eblas aktivi je la propra kosto kiel juna eŭropa esperantisto…

La demando pri Rusia Esperantista Unio

HeKo 832 3-C, 22 feb 24

La lasta konferenco de Rusia Esperantista Unio en 2023 decidis ke “Ĉar eksterlandaj civitanoj ne plu povas esti membroj de REU, a) Boris Kolker estis proklamita honora membro de REU; b) [la] statuso de ĉiuj aliaj eksterlandaj civitanoj, kiuj ĝis nun membris en REU, estas ŝanĝita al “Amiko de REU” anstataŭ “membro”. Kaj honoraj membroj, kaj amikoj de REU ricevas ĉiujn informojn (dissendatajn retpoŝte revuojn kaj tiel plu), sed ne havas rajtojn de membroj.”

Ni demandis al la Vickonsulo de la Esperanta Civito, ĉu tiu decido, kaŭzita de restrikta interpreto pri nova leĝo en Rusio, povus kaŭzi konflikton kun REU, se ĝi estus aliĝinta al la Pakto, aŭ eksigon el UEA, kies landa asocio REU estas. Jen lia respondo.

La Asembleo de AEI preparas multon gravan

HeKo 832 4-B, 24 feb 24

La Asembleo de Afrika Esperanto-Instituto (AEI) disvolviĝis 12 februaro 2024, en ĉeesto de ambaŭ kolektivaj membroj (AEI ne havas individuajn): Kultura Centro Esperantista, reprezentata de c-ano Giorgio Silfer kaj Societo Internacia de Paco Universala, reprezentata de c-anoj Janvier Ndericimpaye (posteulo de c-ano Abdoul Rahman Bukuru, nun loĝanta en Popola Ĉinio), Lucien Kagina kaj Frederiko Nimubona. Post rememoro pri la forpasinta c-ino Marie-France Conde Rey (anstataŭita de c-ano Tihomir Lovriĉ kiel KCE-delegito), la Asembleo formaligis la nomon “Biblioteko Conde Rey” por la biblioteko, hemeroteko kaj fonoteko de AEI, verŝajne la plej grandaj sur la kontinento.

Afriko plenigis la martan Heroldon (2353)

HeKo 832 5-B, 26 feb 24

La unuan paĝon de la marta numero 2024 de “Heroldo de Esperanto” plenigas Afriko. Ĉefartikolo de c-ano Koffi Gbeglo pri liaj spertoj kun afrikanistoj (precipe d-roj Corsetti kaj Silfer); frunta artikolo pri la biblioteko kaj hemeroteko en Tanganika Esperanto-Domo; ŝultra kolumno dediĉita al sukcesa staĝo de AEI, fare de partoprenintoj Blanco kaj Bukuru; debato pri “Ĉu por afrikanoj pli utilas AKE aŭ UK; raporteto pri la infanĝardeno “La Espero” en Rumonge, al kies infanoj la Esperanta Civito ĵus donacis tridekon da belaj tornistretoj, okaze de vizito de la Vickonsulo.

La Kapitulo havis sian monatan kunsidon

HeKo 832 6-C, 29 feb 24

La Kapitulo de la Esperanta Civito kunsidis hieraŭ telematike, sub la prezido de la Vickonsulo, sen. Giorgio Silfer. Ĝi okupiĝis pri du gravaj datoj: la preparo de la Parlamenta sesio en majo 2024 kaj la preparoj de la elektoj al la Senato en decembro. Por ĉi-lastaj jam aktivas la Komitatoj Kunordigaj kaj Subtenaj (KoKuSo) de du kandidatlistoj, verda kaj blanka.

La vickonsulo pri internaj aferoj, sen. Manuela Blanco. informis pri la preparataj transnaciaj aranĝoj fare de diversaj paktintoj: en Hispanio, Svislando, Hungario kaj baldaŭ Burundio. Pri financoj bona novaĵo estis grava donaco el Aŭstralio, gardota ĉe fondumo Pro Esperanto.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.