Abontarifoj de LF-koop por 2009

HeKo 367 5-B, 8 sep 08

Por la jarkolektoj 2009 (do venontjare) la tarifoj por la periodaĵoj produktataj de LF-koop (Literatura Foiro / LF, Heroldo de Esperanto / HdE, Femina / Fe) estos la sekvaj:

IT — internacia tarifo (plena tarifo) validos por
Andoro, Aŭstralio, Aŭstrio, Belgio, Britio, Cipro, Danlando, Finnlando, Francio, Germanio, Grekio, Hispanio, Honkongo, Irlando, Islando, Israelo, Italio, Japanio, Kanado, Korea Respubliko, Liĥtensĥtejno, Luksemburgio, Malto, Nederlando, Norvegio, Nova Zelando, Portugalio, San-Marino, Singapuro, Slovenio, Svedio, Svislando, UEA (Dubajo), Usono, Vatikano.

tarifo 2: IT minus 33,33% rabato validos por
Argentino, Bocvano, Brazilo, Ĉeĥio, Ĉilio, Ekvatora Gvineo, Estonio, Gabono, Hungario, Kostariko, Kroatio, Latvio, Libano, Litovio, Meksiko, Montenegro, Panamo, Slovakio, Pollando, Rusio, Serbio, Sud-Afriko, Turkio, Urugvajo, Venezuelo.

tarifo 3: IT minus 50% rabato validos por
la landoj menciitaj nek ĉi-supre nek ĉi-sube, inkluzive de Bulgario kaj Rumanio.

tarifo 4: IT minus 66,66% rabato validos por
Angolo, Benino, Burkinafaso, Burundio, Eburio, Ganao, Gvineo, Haitio, Kamerunio, Kenjo, Komoroj, Kongolandoj, Madagaskaro, Malio, Mozambiko, Niĝerio, Niĝerlando, Nikaragvo, Mongolio, Nepalo, Ruando, Senegalio, Tanzanio, Togolando, Vjetnamo, Zimbabvo.

Noto: Se eŭropa lando rezignas pri sia valuto kaj eniras la eŭro-zonon (probable Slovakio), tiu lando aŭtomate eniras la tarifon IT.

Atenton! nur SE VI NE HAVAS LA ESPERANTAN CIVITANECON (aŭ petas ĝin en la momento de la abono: vi ne bezonos pagi la diferencon poste, kaze de rifuzo) vi rajtas je la mutuala rabata sistemo (direktivo Hiltbrand). Se vi ne havas la civitanecon, la tarifo estas IT ĉiukaze kaj ĉiulande.

La tarifoj IT por 2009 estos: “Literatura Foiro” 36,- eŭroj; “Heroldo de Esperanto” 39,- eŭroj; “Femina” 24 eŭroj.


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.