HeKo 638 6-A, 22 mar 17
Dimanĉon frumatene (je Kristnasko 2016) en Dar-es-Salamo mi enbuŝiĝis kun Emile Malanda kaj atingis la kongresejon en Bunda la postan tagon. Ni maltrafis kelkajn kongresajn programerojn sed ne la plej bonajn, ekz. AMO-seminarion kun UEA-vicprezidanto Stefan MacGill, kaj piedpilkan ludon.
Ludis esperanto-teamo kontraŭ loka futbalteamo Veterana. Tanzaniaj radioraportistoj en elokventa tono disaŭdigis la vorton Esperanto… Jeremio Sabiyumva kaj Stefan MacGill paroladis esperante en mikrofonoj kiel viglas la matĉo. Unuaparte la esperanto-teamo rapide gajnis du golojn, kiuj ĝojigis ĉiujn spektantojn. En la dua parto nia teamo senfortiĝis kaj tio rezultigis malgajnon per kvar goloj kontraŭ du.
La kongreso estis malbone aranĝita, ne okazis distraj, koncertaj aŭ teatraj programeroj. Oni eĉ ne permesis al mi koncerti. Tiu kongreso gravis por mi en tio ke mi ĝuis parolan esperanton kaj fizike renkontis la vicprezidanton de UEA, kaj aliajn eksterafrikajn samideanojn.
Ni ekvojaĝis la tagon antaŭ la lasta kongrestago, ĉar ni timis maltrafi la aviadilon per kiu ni alvenis al Tanzanio. La vojo estis tre teda, ĉar ĝi longis 1.150 kilometrojn kaj ni devis busi almenaŭ dudek ok horojn ĝis Dar-es-Salamo.
Raportis Joël Muhire
(HeKo 638 6-A, 22 mar 17)