Afriko pli kaj pli dividas la Universalan

HeKo 793 3-A, 23 aug 22

La Komitato de la Universala ĵus bastonis c-anon Koffi Gbeglo, kun la plena konsento de s-ro Osmo Buller, ĝuanta eksdirektoran pension pro UEA mem en Finnlando. La finno plu lipmienas kontraŭ la nigra Afriko, kritikante la proponon organizi Universalan Kongreson en Tanzanio:

“Estas tradicia principo ne kongresi en lando, en kiu ne ĉiuj asocioj, kiuj apartenas al la strukturo de UEA, povus libere kunsidi kaj iliaj membroj senti sin liberaj kaj sekuraj. Tiu baza kondiĉo ne plenumiĝas en la kazo de Tanzanio. Temas pri lando, en kiu samseksemuloj havas eĉ ne la plej elementajn rajtojn, sed ili estas konsiderataj krimuloj kun minaco de dumviva malliberigo” ĵus deklaris la eksdirektoro kaj ekskomitatano al nordeŭropa skandalgazeto, de ĉiam oficanta kiel lia voĉtubo.

Krom obstina defendanto de la Centra Oficejo ĝis la lasta briko, s-ro Buller (kiu reanoncis, sed ne jam plenumis, sian eksiĝon el UEA) estas elokventa proparolanto de uranistoj. Siatempe en UEA oni maldungis konstantan kongresan sekretarion ĉar li “kulpis pro viradulto” (zamenhofa esprimo): evidente la situacio renversiĝis en la dua jarcento de nia lingvo.

Cetere, pro la sama kialo s-ro Buller malrekomendis UKon en Rusio (lando kontraŭ kiu nun li politike tamtamas, post kariero en la komunista partio de Finnlando); kaj li kontraŭis ankaŭ UKon en Israelo, kvankam tio ĝenus nek uranistojn nek hebreojn…

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.