Alvoko por la referendumo pri justicreformo en Italio

HeKo 904 8-A, 7 mar 26

La subskribintoj, ŝtatanoj de la Itala Respubliko, voĉdonos NE okaze de la ĉi-monata referendumo pri la konstituciaj modifoj kaŭzitaj de leĝo aprobita fare de la Itala Parlamento, koncerne la justican povon. Ili invitas ankaŭ aliajn rajtantojn voĉdoni kontraŭ tiu leĝo.

La nova leĝo enkondukas reformon de la procesa proceduro, unuflanke, kaj de la Juĝistara Supra Konsilio, aliflanke, kiuj igos la justican povon malpli sendependa de la ekzekutiva.

Subskribis: Giorgio Silfer, Perla Martinelli, Giacomo Comincini, Alessio Giordano, Giorgio Di Nucci, geparlamentanoj de la Esperanta Civito

— c-ano Giorgio Silfer
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.