Amendoj al Lex Argentaria liveritaj al la Konsulino

HeKo 919 9-C, 18 sep 26

La Konsulino ricevis kaj dissendos al la Senato la amendojn al Lex argentaria, motivitaj de la transformo de fondumo Pro Esperanto al fonduso; la amendojn preparis la Unua Vickonsulo, sen. Manuela Blanco, interkonsente kun FPEF kaj komisie de la Kapitulo.

Krom ŝanĝo de konsonanto en la artikoloj 1 kaj 15, la amendoj ŝanĝas en pluraj lokoj la esprimon “kontrolinstanco” per “Kapitulo”, kaj abrogacias tute aŭ parte la artikolojn 7 (par. 4), 8 (par. 3), 9 (par. 2), 11, 14, 15 (par. 3).  

La Senatokonsulto ekas post la dissendo fare de la Konsulino, kaj daŭros maksimume tridek tagojn.

— Unua Vickonsulo
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.