La Direkta Komitato de Itala Interlingvistika Centro (laŭstatute memstara filio de LF-koop) kunsidis hodiaŭ kun la Administra Komitato de LF-koop en Ĉaŭdefono, dum paŭzo de la sukcese disvolviĝanta 11a Lingva Kolokvo de KCE, por diskuti pri la projekto de nova periodaĵo, plejparte itallingva, pli ofte retgazeto sed kun almenaŭ unu numero jare el papero.
Sub la prezido de c-ano Giorgio Silfer estis atingita la necesa akordo inter la diversaj komponantoj, kaj la periodaĵo, kiu daŭrigas la tradicion de “Lingua Verde”, estos lanĉita en januaro 2026, kun c-ano Giacomo Cominicini kiel redaktoro kaj c-ano Alessio Giordano kiel teknike kaj grafike responsa.
Estis kreita komisiono “ad hoc” por prepari la lanĉon: ĝi kunsidos unuafoje en Belinzono, ĉefurbo de la itallingva Svislando; ĝin konsistigas la menciitoj plus aliaj kunlaborantoj.
En la tagordo estis ankaŭ la elekto de d-ro Elia Calligari al la Scienca Komitato de IIC, kaj de c-ano Marco Picasso kiel dua delegito ĉe la Forumo de la Esperanta Civito, aldone al c-ino Cristina Stefani. Ambaŭ decidoj okazis unuanime (kun unu sindeteno pri Calligari, ĉar li ne havas ankoraŭ LTSEC-diplomon).
La lasta tagordero koncernis la juran sidejon de IIC. Momente estas du adresoj, en Italio kaj Svislando: probable restos nur la svisa (en Belinzono), sed tiucele eksterordinara Asembleo estas kunvokota por aprobi statutmodifojn.
(iic)