"Arcadia" proksimas al sia starto

HeKo 892 4-B, 28 okt 25

La redakcio de Arcadia, raŭmisme orientita kultura platformo por la itallingva legantaro, hodiaŭ kunsidis dum du horoj por profiti la asiston de socireteja manaĝerino. La starto tra la sociaj retejoj tuj sekvos la akcepton de la logo, nuntempe prilaborata de la grafika teamo, kaj samtempos al la lanĉo de la monkolekta kampanjo per platformo de “crowdfounding”, kies strategion prizorgas Francesco Giuliano. La redakcio konfidas ke, jam ene de novembro, eblos publike prezenti la projekton kaj havi jaran eldonplanon, kiu konsideras ne nur artikolojn sed ankaŭ podkastojn, intervjuojn kaj informajn videojn en Meta kaj TikTok.

La entuziasmo de la teamo rimarkeblas: ĉiu membro kontribuas per ideoj, proponoj kaj volontula laboro, tiel montrante la forton de komuna engaĝiĝo. Oni baldaŭ preparos filmetojn kaj intervjuojn por la retaj kanaloj, kaj planas regionajn eventojn por informi la legantaron pri la celoj kaj valoroj de la revuo. La redakcio sentas ke la projekto maturiĝis kaj pretas alpaŝi ĝian novan fazon kun optimismo kaj fido en la teamo ĝin subtenanta, kiu kunsidos fizike en Bolonjo (Italio), 5 decembro 2025.

Dum la venontaj tagoj Emanuele D’Amario kaj  c-ano Giacomo Comincini kunsidos duope por prepari organigramon de la platformo, dum c-ano Alessio Giordano rilatos kun la grafikistoj por akcepti la simbolon de Arcadia kaj interkonsenti pri la grafika paletro de la sociretejaj enhavoj.

— Alessio Giordano

Komentoj

c-ano Giorgio Silfer

29a Okt 2025 Mer - 06h45

Al kiu banka konto (IBAN) sendi donacon por la gratulinda iniciato? Ĉu eblas tra Pro Esperanto?

Arcadia-redakcio

29a Okt 2025 Mer - 10h24

Por informoj, sugestoj kaj donacoj, bonvolu kontakti: arcadia [ĉe] etik [punkto] com (arcadia[at]etik[dot]com)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.