Ateliero pri proza verkado en KCE, julie 2019

HeKo 691 5-B, 26 sep 18

Tuj post la tria eksperimenta kurso pri tradukarto (8-14 julio 2019) Kultura Centro Esperantista en Ĉaŭdefono proponos atelieron pri proza verkado (15-21 julio 2019), sub la gvido de prof. Giorgio Silfer.

“Temos pri kolektiva laboro” klarigas c-ano Silfer “ĉar la partoprenantoj komencos verki kune prozaĵon, pli specife nelongan novelon. Poste ili daŭrigos per si mem unuope, tamen kun la asisto de la gvidanto.” La ateliero ne estas por ĉiuj: necesas posedi esperanton gramatike kaj leksike, por ke oni profitu la tempon ĉefe por profili sian originalan stilon. La gvidanto mem selektas la kandidatojn. Tamen ĉiu povas libere kaj spontane sin proponi: kaj ĉiu ricevos adekvatan respondon.

Giorgio Silfer gvidis jam kelkajn atelierojn, sub la aŭspicio de Feminisma Esperanta Movado, sed ĉi-foje ankaŭ viroj rajtas peti aliĝon. Necesos kunporti propran komputilon; vortarojn oni trovas surloke. Okazos ankaŭ perkoresponda transdono de konsiloj, antaŭ la ateliero mem.

Kiu deziras evolui aŭ debuti kiel verkisto, tiu kontaktu kce [ĉe] esperantio [punkto] net (kce[at]esperantio[dot]net).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.