HeKo 304 5-B, 28 jun 06
Komence de junio finiĝis la 23a sezono de Teatro Espero en Varsovio. TEV intencas daŭrigi prezenton de spektakloj ekde la venonta septembro. Jerzy Fornal, chefa aktoro, samtempe informas pri sia nova adreso: teatr [punkto] espero [ĉe] wp [punkto] pl (teatr[dot]espero[at]wp[dot]pl).
Teatro Espero Varsovio estas unu el la unuaj establoj aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito.