Blazio Vaha pri sia esearo en la literatura kafejo

HeKo 728 3-B, 24 feb 20

D-ro Blazio Vaha estis la grava gasto de la 58a Literatura Kafejo en Budapeŝto, 20 februaro 2020, prezentante sian dulingvan verkon pri kolektitaj artikoloj, redaktitan de Jozefo Horváth el Györ.

Laŭ sia fragmente riĉa oratoreco, la aŭtoro parolis interalie pri la ata/ita-debato, pri hilelismo, pri ĉinaj fabeloj. Al la diskuto kontribuis diversaj ĉeestantoj, interalie d-ro Vilmos Benczik. S-ino Éva Juhász akceptis la literaturemulojn, zorgante ankaŭ pri agrabla kafumado kaj teumado.

En marto ĉe la 59a literatura kafejo de Fajszi Amika Rondo, sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro, gastos s-ino Éva Tófalvy, pri sia plej lasta verko.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.