Borsa analizo de Esperantio fine de septembro 2021

HeKo 771 9-C, 23 sep 21

Pro Esperanto analizas periode la situacion de diversaj subjektoj ekonomie kaj strategie gravaj en Esperantio, por indiki kie valoras investi aŭ prunti, fari donacon aŭ legacon. La nuna analizo aperas sep monatojn post la antaŭa, pro la stazo kaŭzita de la pandemio kaj la atendo de gravaj decidoj kelkloke.

  • UEA 599,24 — je minus 5,00%. La Estraro promesis la miraklan retejon por januaro-februaro 2021, sed alvenis septembro sen sekreta armilo kaj sen cent mil eŭroj, vane elspezitaj. La spezkalkulo 2020 ne estas deficita, unuafoje post multaj jaroj; tamen la reduktita oficistaro daŭre manĝas 60% de la spezkalkulo, eĉ post duonigo de la “chiffre d’affaire”. La unuaj gravaj decidoj (kongresa fako kaj libroservo adjudikitaj al privatulo) heroldas la finon de epoko; sed la financa situacio, ĝis la eventuala rekapitalizo per la vendo de Nieuwe Binnenweg 176, restas malbona.
  • TEJO 202,97 — je minus 5,00%. La estraroj (malnova kaj nova, ambaŭ nur unujaraj) ne estis konsultitaj de UEA pri la resaniga propono, kiu reduktas la spacojn de TEJO en Roterdamo; la evoluo de la krizo kondukas al marĝenigo de la Junulara sekcio, rilate la gvidan rolon.
  • E@I (plus 10%) — La futuron de la entrepreno de Peter Balaz garantias la kontrakto kun UEA, kies du ĉefaj servoj translokiĝos al Slovakio.
  • SAT 140,04 — kresko je 0,00%. La Sennacieca plu eldonas interesan revuon kaj aktivas eldone, sed la membraro malkreskadas.
  • FPEF 380,00 — je plus 3,39%. Daŭras la ekspansio de la stabo paralele al la kresko de la infrastrukturo: la perspektivo de nova legaco fortigas financan bazon.
  • KCE 1081,04 — je plus 1,42%. Sukcesaj aranĝoj fortigis la financan reekvilibriĝon de 2020, kaj kreis optimismon pri diversaj iniciatoj en 2022-23.
  • LF-koop 310,81 — je plus 2,55%. La produktado montras ekspansion, kaj gazete kaj libre; la apartamentoj rentumadas pli multe ol dum la pasinta jaro.
  • PEN 201,75 — je plus 0,85%. La esperanto-centro de PEN Internacia estas malgranda, sed tre stabila, sen la internaj konfliktoj kiuj karakterizas aliajn.

La hegemonio de Roterdamo estas finita, sed la “raŭma revolucio” emerĝas pli malrapide ol sinkas la “admirala ŝipo”.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.