C2-lingvotesta sesio en Italio, 25 majo 2019

HeKo 708 1-B, 2 maj 19

Tri kandidatoj al la plej altnivela diplomo laŭ KEFR (kiun nur Kultura Centro Esperantista proponas pri esperanto) alfrontos lingvotestan sesion en Italio, 24-25 majo 2019. Ekzamenos (reale kaj ne virtuale, ĉar skajpa intervjuo ne havas leĝan valoron) gec-anoj Marie-France Conde Rey, Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer.

La sidejo de la lingvotesta sesio estos la privata lernejo LEST en Barbarano di Salò (ĉe la mirinda bordo de la Garda lago). Samloke disvolviĝos interlingvistika seminario, al kiu ankoraŭ eblas aliĝi: https://www.lestgroup.com/1-seminario-di-interlinguistica/

La postaj lingvotestaj sesioj okazos en Ĉaŭdefono meze julio kaj meze de aŭgusto 2019, por ĉiuj ses niveloj. Por informoj: kce [ĉe] esperantio [punkto] net (kce[at]esperantio[dot]net).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.