Cherpillod lasas la Akademion

HeKo 416 1-A, 4 jan 09

C-ano André Cherpillod, lingva komitatano de Esperantio, lasas la Akademion de Esperanto: li komunikis sian intencon ne rekandidatiĝi fine de sia nuna mandato. Li restas en la Lingva Komitato.

Male, alia lingva komitatano ankaŭ akademiano, c-ano Carlo Minnaja, decidis rekandidatiĝi por la akademianeco.

Laŭ publika tabelo, ĉi-jare ĉesas la akademia mandato ankaŭ de Vilmos Benczik, Probal Dasgupta, Miguel Gutierrez Aduriz, Boris Kolker, Erich-Dieter Krause, Flavio Rebello, Li Shijun, Trevor Steele, Humphrey Tonkin, Bertilo Wennergren, Seikô Yamasaki.

Unu triono de la elirantaj akademianoj ne rekandidatiĝos: krom la menciita Cherpillod, temus pri Aŝvinikumar, Gersi Alfredo Bays, Flavio Rebello kaj Trevor Steele. Se ĉi-lastaj kvar nomoj ne estas jam tute certaj.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.