Civita delegacio renkontos la Estraron de TEJO

HeKo 710 3-C, 28 maj 19

Prepare al la enketa referendumo pri la aŭtomata TEJO-aniĝo de gejunuloj havantaj la esperantan civitanecon (en la individua kategorio “Amiko de Esperanto”), la Konsulo petis renkonton kun la Estraro de la junulara organizo.

“Probable ekzistas ankoraŭ reciprokaj demandoj, kaj por tio utilus rezervi duonan horon por renkonto kun la TEJO-estraro (aŭ ties delegitoj) dum la IJK en Slovakio. Tio eblus la 31an de julio: pro planitaj engaĝoj, nur en tiu tago la Civita delegacio estos en IJK” skribis hodiaŭ al Roterdamo c-ano Giorgio Silfer.

Nome de la junulara organizo la ĝenerala sekretario, d-ino Konstanze Schönfeld, tuj respondis pozitive.

TEJO aktivas en pluraj tegmentaj neesperantistaj instancoj, en nerekta rilato kun la Civita konsorcio: ekzemple la naturamika junularo, kie partneras Esperanta Naturamikaro. Krome UEA rilatas al TEJO kiel propra junulara sekcio: ili havas la saman juran adreson, kaj ĉiu individua membro de UEA ĝis la 35a aĝjaro aŭtomate estas TEJO-ano. La inverso ne ĉiam validas, precipe por landaj sekcianoj, kaj pro membrokategorio ne ekzistanta en UEA.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.