Ĉu du sesioj de la Civita Parlamento en 2025?

HeKo 840 5-C, 12 jul 24

Tre malofte la Civita Parlamento kunsidas du fojojn jare, kaj ĉiam dum la unua mandatjaro, kun la inaŭgura sesio eke de la printempo kaj alia ordinara fine de la aŭtuno. Ĉu estos la kazo en 2025?

“La kunvokon kundecidas la eliranta kaj la eniranta Konsuloj. La unua estas sen. Riichi Karibe, kiu ne rekandidatos por la Senato, la dua ne estas konata” klarigas sen. Giorgio Silfer. Kiel Vickonsulo kaj do interima Konsulo, li esperas ke la unua sesio disvolviĝos en Eŭropo kaj la dua en Afriko.

En Eŭropo nia Parlamento gastis en Svislando (plej ofte),  Budapeŝto (trifoje), Bruselo (du), Malago (du), Stokholmo (unu), Italio (unu). Ekster Eŭropo ĝi kunsidis en Bujumburo (2017). 

Se la dua sesio en 2025 estus asignita al Afriko, probable ankoraŭ temus pri Bujumburo, koincide kun la 1a Esperanta Konferenco pri Afriko kaj la inaŭguro de la afrika legacio ene de  la Tanganika Esperanto-Domo, fine de decembro 2025.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.