Delegoj revene al kaj asignote de la nova Konsulo

HeKo 859 9-C, 28 dec 24

La delegoj asignitaj de Konsulo Riichi Karibe revenas al la nova Konsulo. Du gravaj oficoj koncernas la redaktadon de “Heroldo komunikas” (HeKo), laŭ la artikolo 27 de la Konstitucio, sub la imprimaturo de la Konsulo aŭ lia delegito, kaj la prezidon de la Lingva Komitato de Esperantio.

Konsulino Lorena Bellotti rajtas mem prezidi la Lingvan Komitaton, redelegi ĝian nunan dojenon (sen. Perla Martinelli) aŭ delegi alian LK-anon.

Rilate al HeKo, estas jam certa la rezigno de c-ano Giorgio Silfer, kiu tamen pretas kunlabori en la redakcio, specife por la HeKomunikoj el la paktintaj establoj. Tial ke en la nova Kapitulo ekzistos vickonsulo pri informado, eble ĉi tiu estos delegita ankaŭ pri HeKo.

La novaj delegoj estos asignitaj en januaro 2025.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.