Demokratia fiasko en UEA

HeKo 325 3-A, 3 mar 07

Universala Esperanto-Asocio, marto 2007: sesmilo voĉrajtas por sep Komitataj postenoj, nur kvin kandidatas sen referencaj programoj. Nul procento de la voĉrajtaj partoprenas en la baloto, ĉar simple ĝi ne okazas.

La demokratia fiasko estas pli rimarkinda, se oni komparas kun la lasta fojo, kiam por ses postenoj kandidatis 16 personoj kaj balotis 31,4% de la voĉrajtaj.

La demokratia fiasko estas eĉ tre granda, se oni komparas kun la Esperanta Civito. En septembro 2006 tricento voĉrajtas por 19 Senataj postenoj, 35 kandidatas laŭ tri listoj kun alternativaj programoj. En decembro 61,27% de la voĉrajtaj partoprenas en la baloto.

La kvin komitatanoj aŭtomate elektitaj estas la elirantaj Marija Beloŝeviĉ (Kroatio), István Ertl (Hungario/Luksemburgio), Jukka Pietiläinen (Finnlando) kaj la tute novaj Tomasz Chmielik (Pollando), Johan Derks (Nederlando). Ertl kaj Pietiläinen forte kontraŭas la Esperantan Civiton, dum Chmielik havas la esperantan civitanecon kaj eĉ estis parlamentano dum la antaŭa mandato. Laŭ la Jarlibro 2005 ne rekandidatiĝis Slavik Ivanov, Lee Chong Yeong, Atilio Orellana Rojas.

(fonto: GaKo de UEA)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.