"Desilferiĝo" la moto de la milunuluna festato

HeKo 922 8-A, 13 okt 26

Karaj gecivitanoj, La persona tipe esperanta jubileo de Mil kaj unu lunoj trafis min samjare kiel la arĝenta jubileo de la Ĉarto de Sabloneto. Tiu koincido honoras min, kaj donas la okazon alparoli vin pri la baldaŭo. Bonvolu ne timi: mi intencas kabei nek lingve nek biologie. [ridoj] 

Kiel vi certe rimarkis, jam ĉi-mandate ekis la procezo de la desilferiĝo. Tiun procezon mi esperas akceli inter nun kaj 2030, kiam probable kuniĝos kondiĉoj por evoluo de Esperantio eĉ pli drasta ol tiu antaŭvidita ankoraŭ pasintjarcente por la fino de la 2010aj, kvankam evidente ne eblis prognozi eĉ la pandemion. 

Bonvolu helpi min kaj precipe la Esperantan Civiton por realigi iom post iom ĉi tiun procezon, kies esenca elemento estas la perfektigo de la nuna stabo kaj la formado de novaj stabanoj. Raŭmismo ĉiam multe investis en trejnado: ni intensigu tiun klopodon. Estus oportune, se ĉiu el vi sukcesus varbi ne specife novan civitaniĝon, sed specife novan Civitan kadron ĉiujare.

La desilferiĝo komenciĝis per mia ne rekandidatiĝo al la Senato; kaj ekde 2030 mi ne plu sidos en la Parlamento entute, espereble ankaŭ ne en la ekzekutivo. Analoge, en la establoj kie mi aktivas, mia lasta prezidanteco ĉesis ĝuste hieraŭ.  Plie, venontjare mi ne plu okupos la sekretarian oficon kaj en KCE kaj en LF-koop, sed nur en unu el la du gravaj paktintoj. Laŭ la prioritata bezono kaj laŭ via elekto mi pretas daŭrigi ĝis 2030 en la finance gravaj oficoj.

En la procezo havu apartan atenton por Afriko kaj por la virinoj, kaj ĝenerale por la malfortaj sektoroj de Esperantio.

Ni tostu je la sano de la Esperanta Civito! [aplaŭdoj]

— c-ano Giorgio Silfer
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.