Dua kunveno de la Kapitulo en la nova mandato

HeKo 735 5-C, 20 maj 20

La Kapitulo de la Esperanta Civito kunvenis hodiaŭ sub la prezido de la Konsulo, sen. Riichi Karibe. La Konsulo anoncis la intencon kunvoki la venontan parlamentan sesion al Bulgario, dum printempo 2021, kun la konsento de la senataj grupestroj. Li komunikis la daŭrigon de la staĝo de c-ino Manuela Blanco, kiu baldaŭ deĵoros tiucele en Svislando. Li precizigis la strategion de kontaktoj kun gravuloj en orienta Azio.

La projekto “Pioniraj Urboj” startos per tri partoprenantoj dum la venontaj tagoj: ĝi estos aksita sur du urboj kie jam ekzistis esperanto-societo antaŭ 1900. Kurioza koincido: en ambaŭ urboj (ekster Danlando) relative longe loĝis la monde plej fama verkisto de infanliteraturo.

La Kapitulo aŭskultis raporton de c-ino Manuela Blanco pri la Registra instanco, rekomendante al ŝi prepari amendoproponon al Lex Signorum, post konsultiĝo kun la senataj grupoj.

Analizoj pri la situacio en la afrika Esperantio kaj diskuto pri la konsekvencoj de la pandemio ĉe la Civitanaro elĉerpis la tagordon. La Kapitulo ree kunvenos 17 junio 2020.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.