Ekas en Buĵumburo kurso pri didaktika perfektigo

HeKo 787 3-B, 3 maj 22

En la Tanganika Esperanto-Domo ekas hodiaŭ la tutsemajna staĝo pri didaktika perfektigo, sub la gvido de c-ino Marie-France Conde Rey, kun la subteno de Afrika Esperanto-Instituto kaj Kultura Centro Esperantista.

Kun la trejnistino alvenis multaj libroj por la biblioteko de AEI, kaj alia materialo tre utila por la domo, inkluzive de bazaj elementoj kiel sukero. Burundio fakte trairas ekonomie malfacilan konjunkturon, kaj diversaj artikloj estas malfacile troveblaj.

Grava problemo koncernas la transportojn: la prezo de la benzino draste altiĝis kaj motoraj rikiŝoj estas tute malpermesataj, publike trafikas nur taksioj kaj busoj, kun kreskantaj kostoj.

C-ino Conde Rey, kiu prezidas la fondumon “Pro Esperanto”, diskutis pri la luo de la Domo kun la proprietulo. Estas skriba konfirmo ke la Domo restos okupita de AEI almenaŭ ĝis la fino de 2023, eĉ en kazo de vendo. Cetere la burundia proprietulo estas tre kontenta kaj pro la mebligo kun bona zorgado de la vilao kaj pro la solventeco de Esperantio.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.