Esperantaj ideologioj kaj kulturhistorio en KCE

HeKo 688 2-B, 14 aug 18

Ekde morgaŭ deko da studemuloj partoprenos en la semajna kursaro de la Esperantologia Fakultato ĉe Kultura Centro Esperantista. Esperantologio ne konas aĝlimojn: la aĝo de la estontaj esperantologoj varias inter 23 kaj 80 jaroj; iliaj ĉefaj eduklingvoj estas la bulgara, franca, hebrea, hungara, itala, kataluna aŭ rumana. Instruos Francisko Degoul, Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer.

La temoj estos: monografie la zamenhofa ideologio (Degoul) kaj svisaj pioniroj (Martinelli; institucie la kultura historio de la esperanta popolo (Silfer). Enestos ankaŭ du periodoj pri interlingvistiko.
La studa tago dividiĝas en kvar periodoj po 1h30”: du matene kaj du posttagmeze. La tria periodo utilas por individua profundigo, la ceteraj estas lekcioj kun posta diskuto. Diskutoj okazas ankaŭ vespere, depende de la bezono kaj deziro.
La uzataj tekstoj estas verkitaj de la instruistoj mem, sole aŭ kunaŭtore, kiel “Historio de la esperanta literaturo” de Minnaja-Silfer.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.