Esperantistido kondamnita al dumviva prizono

HeKo 757 3-C, 14 mar 21

Per HeKo 726 1-C, 14 jan 20 Komitato Armand (pri esperantistoj en prizono) informis pri krima evento en Kroatio.

Antaŭ kelkaj tagoj, post la enketo kaj la proceso, bedaŭrinde tribunalo kondamnis je kvardek jaroj da prizono la filon de eksa senatanino de la Esperanta Civito, kvankam li deklaris sin senkulpa, kaj la patrino apogis lian deklaron. Evidente la pruvoj kaj atestoj ne estis refuteblaj.

Laŭ la redaktoro de la preparata “Verda stelo kaj roza triangulo”, tiu civitanino havas verkan talenton: fakte ŝi estas la sola virino akceptita en tiu antologio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.