EU-Parlamento: kontinueco de la pasinta majoritato

HeKo 841 3-E, 19 jul 24

Malgraŭ la sukcesoj de la dekstraj, eĉ ekstremdekstraj partioj  dum la lastaj elektoj, en 2024-29 la Parlamento de Eŭropa Unio estos regata de la sama majoritato, konsistanta el kristandemokratoj, socialdemokratoj, liberaluloj kaj verduloj. Ĉi tiu majoritato atingis hieraŭ vastan plimulton reelektante s-inon Ursula von der Leyen ĉefkomisaro, kaj pli frue eĉ pli grandan plejmulton reelektante s-inon Roberta Metsola prezidanto de la Parlamento.

Probable la opozicio estos agrese pli aktiva ol dum la antaŭa mandato, precipe rilate du programerojn de la majoritato: la ekologia strategio kaj la milito en Ukrajno. En almenaŭ unu kazo (Italio) tio kaŭzas fortan diverĝon ene de nacia registaro; ĉiukaze intensiĝos la kontrasto inter “eŭropistoj” kaj “suverenistoj” (aŭ eĉ secesiemaj).

Ene de ĉi tiu kontrasto la majoritato ŝajnas la pli “okcidenta” kaj NATO-kongrua, dum la minoritato anoncas opozicion al la linio kontraŭa al Rusio kaj ties apogantoj, el diversaj vidpunktoj. Restas du gravaj demandosignoj: kiel influos al la malnova kontinento la eventuala reprezidentiĝo de Donald Trump en Usono kaj la nova registaro en Britio, ŝajne pli dialogema kun EU. Almenaŭ unu elemento favoros la dialogon: la menciitaj sinjorinoj kaj ekzekutivaj ĉefoj parolas inter si la anglan, nome la oficialan NATO-lingvon.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.