EU por la demokratiigo de UN

HeKo 481 1-A, 12 maj 11

La EU-Parlamento (elektita rekte de la popoloj, laŭ proporcia sistemo) konfirmis sian apogon al la kampanjo por la UN-reformo, al kiu aliĝis ankaŭ la Esperanta Civito.

La pasintan lundon la parlamenta komisiono pri eksteraj aferoj de la EU-Parlamento aprobis rekomendon al la EU-Konsilio (kie la membroŝtatoj iam estis paritete reprezentitaj, sed nun ne plu), petante ĝin sin esprimi favore al “la kreo de parlamenta asembleo ĉe Unuiĝintaj Nacioj kadre de la UN-sistemo”. 

La deklaro de Eŭropa Unio devus manifestiĝi okaze de la venonta Ĝenerala Asembleo de UN. Estas rimarkinde, ke la rekomendopropono venis el la kristandemokrata kaj liberala grupoj en la EU-Parlamento; en 2007 ankaŭ la socialista grupo estis inter la subtenantoj de la demokratiigo de UN.

La EU-Konsilio responsas pri la ekstera politiko de UN kaj ĝia bloka sekureco. Lastatempe la Ĝenerala Asembleo de UN aprobis la principon, ke la EU-Konsilio povas paroli nome de ĉiuj dudek sep membroŝtatoj.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.