Eŭropa Unio: Usono stimulas la "secesian militon"

HeKo 906 3-E, 8 apr 26

La rilatoj inter Eŭropo kaj Usono, specife tiuj kadre de NATO (kiu inkluzivas Brition) kaj de EU (sen Britio), neniam estis tiel malbonaj kiel nun, ĝis la apogo de suverenismaj kandidatoj ĉe la elektoj por la parlamento de EU-membroŝtato, kiel Hungario.

La diplomatia (mis)konduto de la Blanka Domo analogas al tiu de eŭropaj potencoj, se ili apogus la secesiantan sudon de Usono dum la prezido de Abraham Lincoln.

En tiu kunteksto gravas ankaŭ la militaj agoj, efektivaj kaj minacataj, en la areo de la Persa golfo, kiuj kaŭzas seriozajn problemojn al la ekonomio de EU-landoj kaj konsekvence la distanciĝon de ĉi-lastaj interne de la NATO-alianco.

Tial la israelaj kaj usonaj atakoj kontraŭ Irano kaj ĝiaj apogatoj fariĝis ankaŭ plia tragika epizodo de la konflikto inter okcidentanoj. Konsekvence Unuiĝintaj Nacioj aspektas pli kaj pli senefika, unuflanke, dum Britio reproksimiĝas al EU, aliflanke. La kontraŭusona (kaj anticionisma) rezisto ŝajnas pli forta ĉe iuj eŭropaj ŝtatoj (unuavice Hispanio, Francio kaj Danlando) ol ĉe aliaj, kies registaroj, aperte apogataj de Usono, samtempe kongruas kun la amerika dekroĉiĝo rilate Ukrajnon.

La fazo de “secesia milito” kiel sekvo de evoluo al pli restrikta federiĝo en EU manifestiĝas kiel ekonomia atako de ekstere, kiu trafas la union en momento de granda mal(kom)forto. La rezulto de la ĉi-semajnfina baloto en Hungario determinos plian etapon. 

Kiel kondutas la Esperantianoj en tiu baloto? Nia sola hungara senatanino, Anna Bartek, kaj aliaj hungaraj gecivitanoj ĝenerale sin esprimas kontraŭ la politiko de la Orbán-registaro. Sed ne mankas esperantistoj (pli en la provinco ol en Budapeŝto) kiuj sin esprimas alimaniere. En ĉio ludas rolon ankaŭ elementoj nur interne percepteblaj, ekzemple registara iniciato pri instruado.

— c-ano Giorgio Silfer
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.