FEL sukcese trapasis malfacilan konjunkturon

HeKo 624 4-A, 27 nov 16

Flandra Esperanto-Ligo, eldonejo de la magazino “Monato”, sukcese trapasis malfacilan konjunkturon dum la lastaj tempoj.

Almenaŭ du gravaj problemoj trafis la establon: la translokiĝo pro la vendo de la domo kaj la subita forpaso de Paul Gubbins, ankoraŭ ne anstataŭita de nova ĉefredaktoro.

“Paul Gubbins estis ne nur la ĉefredaktoro, sed la redaktoro de la plej ampleksaj rubrikoj Politiko kaj Moderna Vivo, kaj la animanto de ĉiuj siaj kolegoj. La plej granda deziro de Paul certe estus, ke lia revuo ne spertu problemojn pro lia foresto. Bonŝance Monato aperadis plu, sen iu prokrasto, danke al la helpo el ĉiuj direktoj, de la kolegoj-redaktoroj, de la teknikaj stabanoj de Flandra Esperanto-Ligo en Antverpeno, sed ankaŭ de ĉiuj, unuopaj legantoj, kiuj helpis per kuraĝigoj, per artikoloj” komunikis la eldonejo, okaze de la decembra numero.

FEL anoncas ankaŭ sian novan adreson, validan ekde Novjartago 2017: Lange Beeldekensstraat 169, 2060 Antwerpen. La telefonnumero kaj retadresoj restas la samaj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.