FEM-deklaro pri Mineapolo

HeKo 900 6-B, 12 jan 26

Kun ŝoko ni eksciis pri la fridsanga murdo en Mineapolo, fare de agento de la Federala Kontraŭenmigra Agentejo, de Renée Good, 37-jara patrino de tri infanoj.

Blankulino, usona civitano naskita en Colorado Springs, ŝi estis rekonata poetino, amatora muzikisto kaj amis la vivon en ĉiuj formoj, unuavice kiel helpo al bezonantoj: tiucele ŝi junaĝe eĉ partoprenis kristanan mision al Irlando, kaj nun estis en Mineapolo ankaŭ kiel oficiala observanto de la federala kampanjo kontraŭ enmigrintoj. 

Laŭ ŝiaj gepatroj kaj ŝia unua edzo, ŝi estis tre ĝentila, gaja, radianta empation. Tion konfirmas la registraĵo de ŝiaj lastaj momentoj: ŝi ridetas al la minacanta agento kaj diras ke ŝi havas nenion kontraŭ li. Malgraŭ tio li pafis internen de ŝia aŭtomobilo rekte al la kapo, mensogante ke ŝi volis lin agresi.

Renée ankoraŭ junis, ŝia lasta infano estas nur 6-jara, la aliaj du respektive 12 kaj 15. Per kiu forto ili povos travivi la situacion? Kiom facile ili povos akcepti ke la patrino serene eliris el la hejmo kaj ne plu revenos?

Feminisma Esperanta Movado firme kondamnas ĉi tiun murdon kaj esperas ke la bildo de tiu grandanima virino estos nete rehabilitita laŭ la historia vero, malgraŭ la mensogaj akuzoj al ŝi direktitaj.

— Perla Martinelli, nome de FEM
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.