FEM kaj Margareta Handzlik

HeKo 327 3-B, 29 mar 07

Margareta Handzlik, kristandemokrata EU-parlamentano, akceptis 20 marto 2007 en Bruselo, en sia oficejo ĉe Palaco Altiero Spinelli, la tutan Komitaton de Feminisma Esperanta Movado: Marie-France Conde Rey, Agneta Emanuelsson, Jarl Hammarberg, Anna Lászay kaj Perla Martinelli. Ĉeestis ankaŭ sen. Maĝarova.

La delegacio prezentis sin kaj informis pri FEM. S-ino Handzlik aparte ĝojis revidi la du komitatanojn el Svedio, lando kie ŝi ofte prelegis kaj libertempis. Perla Martinelli parolis pri la revuo Femina kaj donacis la ĵus aperintan numeron. La esperantaj feministoj klarigis la gravecon de la FEM-deklaro okaze de la Oka de Marto 2006, kaj liveris al la EU-deputito ĝian tekston: ŝi promesis doni opinion.

S-ino Handzlik laboras ĉefe por la komisionoj Interna merkato kaj Defendo de la konsumantoj, ankaŭ Mercosur kaj Golfaj (arabaj) Landoj. Tial ŝi ne intervenas en la komisiono Defendo de virinaj rajtoj, sed volonte ŝi rilatigis la FEM-anojn kun la gvidantoj de tiu komisiono.

Ni spertis en nia interparolado (ĉiam en esperanto) grandan intereson fare de la EU-deputito, kiu promesis resti en kontakto kun FEM.

Estis ankaŭ pozitiva mencio pri la Esperanta Civito: ges-roj Handzlik intencis ĉeesti la promulgadon de la Ĉarto de Sabloneto en 2001.

La unuhora aŭdienco finiĝis per reciproka disdono de donacetoj: Anjo Amika donis sian laste aperintan diskon.

(Marie-France Conde Rey)

HeKo 327 3-B, 29 mar 07]

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.