HeKo 607 9-A, 24 jul 16
“Se iu proponas esperanton kiel oficialan lingvon de Eŭropa Unio, tio estas kontraŭ la Deklaracio de Bulonjo-ĉe-Maro kaj fakte ankaŭ kontraŭ mia propra celado.” Tion publike deklaris dum UK en Nitro la ĵus reelektita prezidanto de UEA, d-ro Mark Fettes, responde al mag. Dietrich Weidmann. La svisa komitatano jam pli frue anoncis ke tia opinio “perfidus la idealon de la Fina Venko, ne malpli ol la raŭmismo.”
La vidpunkton de prezidanto Fettes paŭsis la ĝenerala sekretario, Martin Schäffer, kies demision pro manko de finvenkismo antaŭ postulis la sama svisa komitatano (kaj kunprezidanto de pli kaj pli deficita landa societo): “Se iu viro iras al virino kaj tuj diras tute rekte “mi amas vin”, tio eble ne estas taŭga maniero. Necesas bone argumenti por ekhavi rilaton. Ni povas atingi tiun celon, sed nun ne estas bona momento por realigi ĝin.”
La vidpunkto de raŭmismo (pri kiu Weidmann komprenis neniom) rilate al Eŭropa Unio esprimiĝas tra la politika linio de la nuna majoritato en la Senato de la Esperanta Civito. Ĝi vidas en la esperantistaro subjekton kiu povas akceli la eŭropan civitismon, same kiel la kosmopolitismon je monda skalo: tio estas prioritato, kompare kun la enkonduko de esperanto kiel vehikla lingvo.
Simile agis Edmond Privat ĉe Ligo de Nacioj: li ne pledis por ke oni adoptu esperanton kiel laborlingvon de la institucio, sed por ke ĝi favoru ĝian enkondukon en la publikan lernejon, cele al edukado al paco (kiu estis la vivokialo de la Ligo).
(HeKo 607 9-A, 24 jul 16)