Finita la 47a jarkolekto de "Literatura Foiro"

HeKo 624 9-B, 30 nov 16

Akurate survojas al la abonantoj la decembra numero (284) de “Literatura Foiro”, per kiu finiĝas la jaro 2016, la 47a kolekto de la kultura revuo plej longe kaj senpaŭze aperanta en esperanto.

Ĉi-jare la kovriloj estis dediĉitaj al la naŭa arto, kaj per la interveno de Daniele Binaghi, motoro de projekto RoMEo, la laboro de italoj (pri Rat-Man, Diabolik, Lupo Alberto) kompletigas tiun de francoj (pri Asteriks kaj Tinĉjo). Efektive al italoj kaj francoj oni ĉefe ŝuldas la vigliĝon de la komiksa produktado en nia lingvo.

Italio, sed kun transnacia horizonto, fone ĉeestas ankaŭ pro la artikolo de Carlo Minnaja pri Dario Fo, la eseo de Luiz Fernando Dias Pita pri Latino sine flexione kaj Giuseppe Peano.

Sed la balkana areo okupas eĉ pli da paĝoj, pro longa studo de Georgi Mihalkov pri la bulgara esperanta poezio, eseo de Zlatoje Martinov pri la poezia kreado de Tibor Sekelj kaj la tradukita prozo de Miha Mazzini, slovena nuntempa aŭtoro.

Carlo Minnaja proponas ankaŭ  zamenhofologie klaseblan eseon kaj recenzon pri la ĵusa poemaro de Victor Sadler.

Perla Martinelli koncize analizas la ĉi-jaran literaturan Nobelon kaj Marie-France Conde Rey recenzas la ĵusan filmon de Ken Loach.

Poezio okulumas uverture, per la liberaj versoj de Mao Zifu, kaj interlude, per la rimoj de Mikaelo Bronŝtejn. Ili ambaŭ laŭ sia inspiro: “Skizofrenio” unuflanke, “Vino kaj amo” aliflanke. La konkludo tostas al la jarfino.

“Literatura Foiro” estas posedata, eldonata kaj administrata de LF-koop; ĉefredaktoro Zlatoje Martinov, asista redaktoro Perla Martinelli. Provekzemplero mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.