Fokuso pri Afriko en la januara Heroldo

HeKo 700 1-B, 16 jan 19

“Heroldo de Esperanto” inaŭguris la jarkolekton 2019an (la 95an, kaj la duan kiel organo de Kultura Centro Esperantista) per la numero 2292, grandparte dediĉita al Afriko, kiel antaŭvideble pro la jarfinaj iniciatoj en tiu kontinento, specife en Burundio.

Tamen la ĉefartikolo dediĉas atenton al UN kaj al la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj, nun 70-jara. En Esperantio, du artikoloj traktas la situacion en TEJO kaj en ILEI. Kortuŝa ankaŭ la nekrologo pri Gianfranco Molle.

En HdE Afriko proponas bildon dinamisman kaj esperigan, danke al la aktiveco de la kreskanta civitanaro. Vekas admiron la kapablo de KCE realigi tutsemajnan aranĝon en Burundio je kostoj egalaj al mapli ol dekono de tiuj buĝetitaj fare de ILEI por instruista trejnado en Benino, pri kiu la Ligo efektive rezignis.

Kaptas la atenton la aĝo de novaj aktivuloj kadre de la Esperanta Civito, tiel en Afriko kiel en Eŭropo: ili ne superas dudek kvin jarojn. Kaj ĝenerale en 2018 ili multiĝis.

La gazeton posedas, eldonas kaj administras KCE. Provekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.