Gravaj decidoj pri Esperanto-Domoj

HeKo 907 4-B, 20 apr 26

Aĉetite de fonduso Pro Esperanto en septembro 2025 kaj rebaptite kiel Skandinava Esperanto-Domo (SED), la konstruoj en Lesjoforso ricevis ĉi-monate la ekspertizon de faka entrepreno rilate al la tegmento, prepare al la baldaŭa deĵoro de triopa (eble kvaropa) patrolo de Civila Esperanta Servo, kiu estos tie por ripari, purigi, ordigi. SED, jura sidejo de Esplora Instituto de Esperantologio kaj aliaj establoj aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito, refunkcios por la publiko en 2027. 

Inter la fino de aprilo kaj la komenco de majo oni konos la sorton de aliaj du Esperanto-Domoj: tiu de UEA en Roterdamo kaj kastelo Greziljono. 

Nieuwe Binnenweg 176 estas vane vendata jam pli ol kvar jarojn. Komence proponita je pli ol miliono kvincent mil eŭroj, ĝi rapide ŝrumpis je malpli ol tiu sumo, sed ne trovis ĝis nun aĉetanton; lasta prezo estis nur iom pli ol miliono nete, tamen eĉ per tioma rabato la negoco ne prosperis por la Universala. La vendo estis decidita koincide kun la maldungo de preskaŭ ĉiuj oficistoj, por eviti bankroton (la vorton uzis nederlandlingvaj ĵurnaloj). Intertempe la Domo kaŭzas kostojn (pro elektro, akvo, hejtado, flegado, impostoj) kaj, post la plena emeritiĝo de la libroservestro, ŝajnas uzata nur de TEJO-volontuloj.

Kurioze, la roterdama fadeno nun plektiĝas al la greziljona. La kooperativo posedanta la francan kulturdomon post kelkaj tagoj decidos pri vasta, eĉ grandioza projekto de organiza kaj arkitektura restrukturado, kies buĝeto atingas milionon da eŭroj. Por financi ĝin, kaj salajri la hungaran dungitinon kiu rezidas surloke, aperis la propono ke ŝi (pli ol) duontempe zorgu pri la libroservo de UEA. Ĉi-lasta, nun inventariata kaj enskatoligata de la TEJO-volontuloj, migrus do al Greziljono?

Des pli malcerta la sorto de (La) Kvinpetalo, ĉiam en Francio: neniu aktiveco okazus tie, laŭ la retejo. Ĉu nur sabata jaro aŭ prologo al definitiva fermo? En la pli pesimisma kazo, ĉu el la konsorcio de la Esperanta Civito venus la savo, kiel por Lesjoforso en 2025 kaj la domo de KCE en 1999?

— Pro Esperanto
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.