Griza eminenco de UEA vizitis la Esperanto-Domon en Andaluzio

HeKo 779 9-B, 13 jan 22

Hieraŭ la naturamikan Esperanto-Domon en Malago vizitis d-ro Francesco Maurelli, vicprezidinto de la Junulara kaj griza eminenco en la Universala. Lin bonvenigis gec-anoj Manuela Blanco, sekretario de Esperanta Naturamikaro, kaj Carlos Spinola, emerita universitata profesoro. Senkulpiĝis gec-anoj Julio Herrero, ENa-prezidanto (nun malsana), kaj Perla Martinelli, vicprezidanto (nun en Svislando).

La ŝatata gasto demandis ĉu Esperanta Naturamikaro (interalie hispana filio de NFI) estas formale agnoskita de Naturfreunde Internationale. Sen. Blanco jesis kun rideto, pensante ke lia demando similas al tiu de neesperantisto kiu enketas, ĉu nia lingvo jam havas vortaron…

Pro demando de prof. Spinola, d-ro Maurelli rakontis pri la situacio en UEA, kun admirinda sincero. Laŭ la informo donita de li, el la du domoj kiujn la Asocio proprietas en Roterdamo, la ideo estas konservi la volontulan domon (sidejon de TEJO). La domo en Nieuwe Binnenweg 176 male estas tre malnova, pro tio la kostoj de la transformo estus tro altaj. Verŝajne, tre riĉa familia fondumo faris proponon por la aĉeto de ambaŭ domoj, sed probable ne sufiĉe konvena, ĉar UEA rifuzis ĝin, ankaŭ por konservi nederlandan adreson.

Nuntempe kvar homoj ankoraŭ laboras en la Centra Oficejo, sed Maurelli agnoskis ke la deficito de UEA konsekvencas pro la salajroj de la oficistoj: du el ili emeritiĝos ĉi-jare. Li parolis pri la kongresa fako, translokata al Slovakio, kun zorgemo: kvankam sukcesa en aliaj projektoj, s-ro Petro Balaz havos eble tro da libereco por mem decidi. Sed la afero jam estas decidita.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.