“La literaturo kiel esenca elemento de la vivo de esperanto” estis la temo de la prelego per kiu prof. d-ro Carlo Minnaja prezentis la verkon “Historio de la esperanta literaturo” en Teruelo (Aragono), 26 junio 2017. Rimarkinde, HEL ne gastis dum la jam finita Hispana Kongreso de Esperanto, sed unuafoje kadre de seminario pri aktivula maturiĝo, organizata kaj financata de Universala Esperanto-Asocio.
“Zamenhof esprimis senton de komunumo per “Al la fratoj”, dum kvar jardekoj hungaroj Kalocsay, Baghy kaj EmBa fortigis tiun senton, kiu poste evoluis tra la diversbranĉaj verkoj de Auld, Mattos, Miyamoto, Ŝtimec, Steele ĝis la nuna florado de la iberoj: nacilingvaj tradukoj el esperanto konfirmas, ke nialingva literaturo diras ion valoran per si mem, diskonigindan tutmonde” skribis c-ano Minnaja endonduke al sia prelego.
“Mia kolego pravas” komentarias la kunverkinto de HEL, c-ano Giorgio Silfer. “Aldone mi nur emfazus la rolon de la revuo “Literatua Foiro”, multe pli grava ol kelkaj cititoj por la konsciigo pri kolektiva identeco tra literatura kreado”.
Komentoj
Mi ne prezentis specife la verkon “Historio de la esperanta literaturo”, sed parolis pri kelkaj gravaĵoj (verkoj aŭ personoj) de la literaturo prezentante ĉ. dudekon da aŭtoroj kaj saman nombron da verkoj (inter kiuj HEL); “Literatura Foiro” estis ja prezentita kiel organo de la Esperanta PEN. Kompari laŭ graveco revuon kun aŭtoroj estas konfuzige.