La julia numero de “Heroldo de Esperanto” (2368) dediĉas tutan paĝon al la riĉa programo de la 14a Kultura Esperanto-Festivalo en Ĉaŭdefono, 27 julio — 3 aŭgusto 2025, sed ne la unuan, kie oni renkontas artikolojn pri la rolo de la esperantistaro en la nuna tragika geopolitika konjunkturo.
“Heroldo” daŭrigas sian informadon pri aktualaĵoj paralele al HeKo, kun fokuso pli al la aktiveco de la paktintaj establoj ol la instancoj de la Esperanta Civito, kiu certe ne estas ignorata, sed el kiu HdE emfazas precipe la svisan akson (KCE/LF-koop) kun ĝia disbranĉiĝo, inkluzive de la progresoj en Afriko.
La gazeton posedas Kultura Centro Esperantista, kies informa organo ĝi estas. Eblas mendi ekzempleron ĉe kce [ĉe] esperantio [punkto] net (kce[at]esperantio[dot]net) aŭ abonon tra Esperanta kulturservo.
(HdE)