Heroldo 2368 en plena aktualeco

HeKo 878 9-B, 5 jul 25

La julia numero de “Heroldo de Esperanto” (2368) dediĉas tutan paĝon al la riĉa programo de la 14a Kultura Esperanto-Festivalo en Ĉaŭdefono, 27 julio — 3 aŭgusto 2025, sed ne la unuan, kie oni renkontas artikolojn pri la rolo de la esperantistaro en la nuna tragika geopolitika konjunkturo.

“Heroldo” daŭrigas sian informadon pri aktualaĵoj paralele al HeKo, kun fokuso pli al la aktiveco de la paktintaj establoj ol la instancoj de la Esperanta Civito, kiu certe ne estas ignorata, sed el kiu HdE emfazas precipe la svisan akson (KCE/LF-koop) kun ĝia disbranĉiĝo, inkluzive de la progresoj en Afriko.

La gazeton posedas Kultura Centro Esperantista, kies informa organo ĝi estas. Eblas mendi ekzempleron ĉe kce [ĉe] esperantio [punkto] net (kce[at]esperantio[dot]net) aŭ abonon tra Esperanta kulturservo.

(HdE)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.