"Heroldo de Esperanto" duobliĝos

HeKo 732 6-B, 13 apr 20

Okaze de sia centjariĝo “Heroldo de Esperanto” planas reveni al sia tradicia kvarpaĝeco, en formato A3. Tiucele la redakcio havos plian konstantan kunlaboranton, nome c-anon Herman Deceuninck.

Ĉu tio povus signifi ke la gazeto baldaŭ revenos al trisemajneco, kiel ĝis 2016? Malprobable en 2020, ĉar la plioftiĝo postulas pli da laborfortoj, kaj nature pli da mono; sed certe Kultura Centro Esperantista farus pli, se ĝi ricevus pli da donacoj ol nun. Fakte donaci monon al paktinta establo egalas al investo en ĝia produktado, tute ne temas pri almozo.

KCE posedas, eldonas kaj administras akurate Heroldon ekde Novjartago 2018. Krom la duobligo de la gazeto, estas planata speciala oferta kampanjo, kiu ekas per la donaco de duonjara abono al multaj subskribintoj de la Manifesto de Raŭmo, kvardek jarojn post ties lanĉo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.