La unua paĝo de “Heroldo de Esperanto” n-ro 2381, oktobro 2026, estas grandparte dediĉita al la Parlamenta sesio de la Esperanta Civito, okazinta en Malago, 13 oktobro 2026: la deklaracio pri neŭtraleco aprobita de la Senato, la Konsulina alparolo, la financa strategio rilate al subvencioj, la eko de la “desilferiĝo” trovas atentan analizon.
Rimarkindaj en la tria paĝego estas aliaj analizoj, precipe pri la malekzisto de tria organiza modelo en Esperantio, surbaze de la efemereco de la “likva movado”, pruvita per la malapero de socia retejo, la fiasko de monkolekta kampanjo por TEJO, la redukto de la virtuala produktado ĉe Sezonoj/La Ondo de Esperanto.
C-ano Giorgio Di Nucci kompletigas sian longan raporton pri UK en Graco, dum artikoloj pri la situacio en Hispanio kaj Eŭropa Unio (precipe de c-anoj Giorgio Silfer kaj Marek Bamberski) helpas kompreni la evoluon de Esperantio.
“Heroldo de Esperanto” estas monata informa gazeto de Kultura Centro Esperantista. Mendu provekzempleron ĉe kce [ĉe] esperantio [punkto] net (kce[at]esperantio[dot]net)