Heroldo de Esperanto n-ro 6/2007

HeKo 330 4-B, 22 maj 07

La Tria Mondo estas en la fokuso de la unua paĝo de la sesa ĉi-jara numero de “Heroldo de Esperanto”. Post intervenoj de sen. Chamberline Nguefack kaj de d-ro Probal Daŝgupta, la gazeto komparas la strategiojn de UEA kaj de la Esperanta Civito en la Tria Mondo. En interna paĝo aperas komentarioj de c-anoj Gbeglo Koffi, Prince Henry Oguinye, Antoine Kouablan kaj de s-ro Jean Codjo.

“Heroldo de Esperanto” 6:2007 dediĉas apartan atenton al la rilatoj inter esperantistoj kaj Eŭropa Unio: la interveno de Reinhard Selten en Bruselo okaze de la Eŭropa Tago, ĉefartikolo de Leen Deij pri EU, nia lingvo reprezentita ĉe konferenco de la Konsilio de Eŭropo… Kaj apud profundigo pri la sinteno de la kandidatoj al la prezidenteco de Francio, jen informo pri detaloj de la ne okazinta kandidatiĝo de esperantisto mem.

La gazeto proponas multajn informojn el la tuta esperanto-mondo, sen kalumniado (male ol konstante faras iu nordeŭropa skandalisma retgazeto) kaj donante la parolon al ĉiuj flankoj (male ol faras la plej grava asocia organo, konstante sub cenzura premo).

Provekzempleron de “Heroldo de Esperanto” oni povas senpage peti ankaŭ tra nia redakcio.
La gazeton posedas, eldonas kaj administras LF-koop. Ĝi estas regule registrita per ISSN-numero.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.