Heroldo – oka numero en 2007

HeKo 333 2-B, 27 jun 07

Akurate aperis la oka numero de “Heroldo de Esperanto” en 2007. Jen sintezo de la ĉefaj temoj.

Nia lingvo ĉe la Rotaria parlamento. La subteno de Esperantio al la mortpuna moratorio en la mondo. Amnestio Internacia pri lingva diskriminacio en Estonio. Esperanto en franca kaj itala televizioj.

Stafeto firste de la Akademio. Unua mikrokredita banko en la afrika Esperantio. Bulgaroj jubileas kaj handikapuloj kongresas. Claude Piron aplaŭdita unuflanke, kritikata aliflanke. Afriko agas, Brazilo flagas.

Ne estas vere ke Kabe kabeis. Prelonga felietono. Opinioj kaj atestoj pri Dobrzynski kaj Fighiera. Raymond Boré: preskaŭ 2.200 ZEOj. Kaj tre interesaj rubrikoj.

Heroldo de Esperanto estas abonebla ankaŭ tra nia redakcio. Kaj memoru: nur unu folio estas libera – tiu de Heroldo!

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.