Historia simpozio okaze de la bulgara jubileo

HeKo 315 2-B, 9 nov 06

Centro Espero en Sofio, gvidata de c-ano Dimitar Papazov, planas historian simpozion pri la temo: “1907 kaj la sekvo”, okaze de la centjara jubileo de la bulgara Esperantio. Al la simpozio estos invititaj esperantologoj el Bulgario kaj el eksterlande, per la kunlaboro de Scienca Instituto Dietterle. La provizora dato estas la du lastaj tagoj de aŭgusto 2007, tuj antaŭ la kongreso de Bulgara E-Asocio. Ĉi-lasta tamen estas kunvokita al Kazanlako, meze de la lando, dum la simpozio disvolviĝos en Sofio.

(HeKo 315 2-B, 9 nov 06)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.