La junia numero (341) de “Literatura Foiro” estas dissendita al la abonantaro, laŭ la kutima akurateco de la kultura revuo, en la 57a sinsekva jarkolekto, kunĉefredaktata de gec-anoj Perla Martinelli kaj Alessio Giordano, kun kovrilo dediĉita al la kabareta teatro en esperanto.
La kovrilo kongruas kun eseo de Giorgio Silfer pri “La bolanta kaldrono” kaj “La Pirato”: al la arto de Raymond Schwartz fonas la 1930aj, survoje al milita katastrofo; epoko intense rigardata en la Francio de la filmo “La radioj kaj la ombroj” (2024) de Xavier Giannoli, per recenzo de Silfer, kaj en la femina paĝo pri la svisa flegistino Elisabeth Eidenbenz, kies admirindan engaĝon en la okupita Francio rakontas Stella Meester.
Jubilean tributon donas Carmel Mallia per la uvertura poemo “Odo al Kalocsay”, sed prozo dominas la postajn paĝojn per rakontoj ĉine gotika de Jado, florence sciencfikcia de Massimo Acciai, japane melankolia de Giacomo Comincini, fervoje meditiga de Alessio Giordano, felietone beletra el Virginia Woolf, humure ironia el Isaac Babel” (tradukita de Mikaelo Bronŝtejn).
Virinoj kontribuas per la tradukoj de du viroj: komparo de ilia statuso en Iliado kaj Odiseado, fare de Núria Perpinyà (danke al Abel Montagut) kaj bildliteratura verkado de (danke al Natania da Silva kaj Fernando Pita). Sed ankaŭ per la romano “La liberiĝo” de Éva Tófalvy, recenzita de Silfer.
La revuo estas abonebla tra kulturservo.esperantio.net