Internacia Biblioteka Tago 2007 en Budapeŝto

HeKo 315 1-C, 8 nov 06

La nacia Fremdlingva Biblioteko en Budapeŝto, kiu konservas la Fajszi-kolektaĵon de esperantaj libroj kaj periodaĵoj, organizos semajnan aranĝon meze de oktobro 2007, kadre de la Internacia Tago de la Esperanto-Biblioteko. Tio estis interkonsentita okaze de ĵusa oficiala rendevuo inter la ĉefdirektorino de la Biblioteko kaj delegacio de la Esperanta Civito, enkondukita de sen. Judit Felszeghy. La evento inkluzivos ekspozicion, literaturan kafejon, tagon kun nefermitaj pordoj. En ĝia preparo partoprenos ankaŭ la Esperanta PEN-Centro.

Dum la rendevuo estis pritraktitaj ankaŭ diversaj aspektoj de la Internacia Tago de la Esperanto-Biblioteko, pri kiu Foruma direktivo estas preparata. Laŭ sugesto de la ĉefdirektorino, probable la propono difinos semajnon (la 42an en la jaro), ene de kiu la Tago povos varii de jaro al jaro kaj de loko al loko laŭ la specifaj cirkonstancoj.

(HeKo 315 1-C, 8 nov 06)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.