Intervjuo kun William Auld aperos lumdiske

HeKo 833 2-B, 17 mar 24

Duonhora televizia intervjuo de Giorgio Silfer al William kaj Meta Auld, registrita en Milano 1998, estos eldonita kiel aparta lumdisko ĉi-jare, okaze de la centa datreveno de la naskiĝo de la skota poeto. La teksto de la intervjuo, transskribata de Anna Bartek, aperos en la oktobra numero de “Literatura Foiro”, koincide kun la datreveno.

La eldonon prizorgos la reaktivanta bendofako de LF-koop, laŭ projekto gvidata de Alessio Giordano. La produktado okazos parte en Svislando kaj parte en Italio. Duobla kompakta disko kaj libreto kun la tuta ĉefverko de Auld, “La infana raso”, estas daŭre mendebla ĉe la eldonejo: lf-koop ĉe esperantio.net

William Auld membris kaj eĉ prezidis dum unu mandato la Esperantan PEN, kaj havis la esperantan civitanecon, same kiel la edzino.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.