ISEB 2020 kulminos per seminario en Salò

HeKo 745 4-C, 11 okt 20

Morgaŭ ekos la 42a Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko, kiun la Esperanta Civito celebras laŭ direktivo aprobita de la Forumo (asembleo de la paktintaj establoj). Ĉiujare estas inaŭgurita nova biblioteko aŭ biblioteka fako: ĉi-foje zorgos pri tio Itala Interlingvistika Centro, per la starigo de planlingvistika fako en la urba biblioteko de Salò (Lombardio), dankeme pro la gastigado de la parlamenta sesio en majo 2019.

La livero de la donaco koincidos kun itallingva interregiona seminario, kun la kontribuoj de c-anoj Alessio Giordano, Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer: unu el la malmultaj fizikaj renkontoj de Esperantio ĉi-aŭtune, kies ĉefa organizanto estas c-ino Lorena Bellotti, vicprezidanto de IIC.

La aranĝo disvolviĝos en la biblioteko de Salò ekde la 10h00 de sabato 17 oktobro 2020. Ĉeestos la skabeno pri kulturo kaj du membroj de la Kapitulo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.