Dum du jardekoj for de la malnova Esperantio, reaperis Jerzy Leyk danke al la nova, prelegante hodiaŭ en la simpozio de Kultura Centro Esperantista pri la provoka temo “Kiam malaperis la Esperanto-movado? Kiu perspektivo nun?”. La interveno de d-ro Leyk konsistis el tre profunda retrospektivo, sed multe pli prudenta prognozo.
La retrospektivo prilumis la diferencon inter la “okcidenta movado” kaj la realaĵo en Orienta Eŭropo. Ĝi evoluis al rekvizitorio kontraŭ la Universala Esperanto-Asocio de la 1980aj. Oportune ke en 1934 UEA elektis nazion vicprezidanto, alimaniere la polaj eventoj de 1985 kaj poste konsistigus la plej hororan skeleton en la arkiva ŝranko de tiu Asocio, ĉi-jare jubileonta pro Unesko-rezolucio.
“Raŭmistoj en okcidento malkonsilis al vi, tiama prezidanto de Pola Esperanto-Asocio, inviti la jubilean kongreson al Varsovio, 1987. Kial vi ne aŭskultis kaj tiel falis en la kaptilon?” demandis la simpozia kunordiganto. “Ĉar en la estraro de PEA estis ankoraŭ plimulto de la olda gvardio” respondis Leyk, kiu krome negis ke unu el la kunaŭtoroj de la Manifesto de Raŭmo kontaktis lin pri la honora UEA-membrigo de la ĉefa kulpulo pro la polaj eventoj.
Legu pli en “Literatura Foiro” kaj “Heroldo de Esperanto”.