Jubileo de Alessandro Bausani festota de IIC

HeKo 743 1-B, 2 sep 20

La plej fama klerulo pri interlingvistiko en Italio dum la dudeka jarcento, Alessandro Bausani, estus centjara la 29an de majo 2021. Prof. Bausani, konata islamologo kaj iranisto (interalie tradukinto de la Korano al la itala) kaj grava bahaa intelektulo, posedis ankaŭ nian lingvon kaj estis honora prezidanto de Itala Interlingvistika Centro, ĝis sia morto (1988).

Tial estas memkompreneble ke la Komitato de IIC ĵus decidis dediĉi al Bausani sian kvaran interlingvistikan seminarion, kiu estas planita por 29 majo 2021 en urbo Mantuo. La programo de tiu studa tago grandparte koincidos kun tiu de la dua seminario, bedaŭrinde ne okazinta la pasintan majon pro la pandemio. La elekto de la temaro certe kongruas kun la ĉefa interlingvistika intereso de tiu klerulo: la sekretaj lingvoj.

Krom la anoncotaj sabataj prelegoj, inkluzive de laŭdacio pro la jubileo, dimanĉon 30 majo 2021 okazos ekskurso al la renesanca planurbo (ideala civito) Sabloneto, kie ĝuste antaŭ dudek jaroj estis promulgita la Konstitucia Ĉarto de la Esperanta Civito.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.