Kandidatoj 2016 al la Senato: Anna Bartek (Blanka Listo)

HeKo 619 9-C, 22 okt 16

Tiu ĉi spaco estas memmastrumita de la respektiva kandidato, kiu sola responsas pri la enhavo. Ĉiuj kandidatoj al la Senato de la Esperanta Civito rajtas je afiŝo ĉi tie.

Anna Bartek aktivas sur diversaj terenoj en Esperantio, ankaŭ kiel profesia kantistino. Mi partoprenas en la Instruista Trejnado ĉe la Universitato Adam Mickiewicz por oficiale instrui nian lingvon al ĉiu aĝogrupo, ĉu en Kultura Centro Esperantista, ĉu en Hungario.

Parte, mi menciis mian programon supre, sed mi aldonas, ke mi havas tre bonan rilaton kun la Legio de Bona Volo, ekumena kristana komunumo, kies korespondanto mi estas por “Heroldo de Esperanto”: ankaŭ en la estonteco aperos artikoloj en la gazeto.

Pli bonajn rilatojn mi shatus havi kun la landa Feminisma Movado en Hungario, por havi pli kaj pli da novaĵoj pri la stato de virinoj en la lando, aperigi artikolojn pri ili. Laŭeble, partopreni iliajn aranĝojn kaj doni informojn pri ili.

Anna Bartek
kandidatino de la Blanka grupo

Aliaj sinprezentoj:
Etel Zavadlav

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.