Kataluna Esperanto-Asocio, fidela al sia fondoprincipo antaŭenigi la internacian lingvon Esperanto kiel ilon de frateco kaj interkompreniĝo inter la popoloj, esprimas sian profundan konsterniĝon pri la nuntempaj okazaĵoj en Gazao.
La universalaj idealoj inspirataj de Esperanto, en plena harmonio kun la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, morale devigas nin levi niajn voĉojn, kiam sistema ekstermado estas farata kontraŭ civila loĝantaro.
La raporto de Unuiĝintaj Nacioj de la 20a de septembro 2024 kondamnas la uzon de malsato kiel militmetodo (art. 24), la konscian detruon de san-instalaĵoj (art. 42) kaj la limigojn de humanitara helpo (art. 69), plenumatajn kontraŭ la civila loĝantaro de Gazao, kaj taksas ilin genocidaj agoj fare de la israela registaro.
Tiuj malobservoj de la internacia juro pliakriĝis: UN nuntempe raportas la murdon de almenaŭ 242 ĵurnalistoj, frontan atakon kontraŭ la libereco de informado kaj la rajto de la homaro ekscii la veron.
Kataluna Esperanto-Asocio aliĝas al la voĉoj, postulantaj tra la mondo la tujtujan finon de tiu genocido, okazigata antaŭ ĉies okuloj, sed plene senpuna, kaj reasertas sian engaĝiĝon defendadi la dignon de ĉiuj popoloj kaj la pacon.
Estraro de Kataluna Esperanto-Asocio
(11 aŭgusto 2025)
Komentoj
20a Aŭg 2025 Mer - 13h49
Kataluna Esperanto-Junularo ne havas juran personecon, tial ĝi kunresponsas pri la supra deklaro. Samtempe en la ĵusa Internacia Junulara Kongreso en Indonezio pluraj demonstraciis kontraŭ Israelo. Venontjare IJK okazos en Katalunio. Ĉu KEJ intencas aprobigi similan tekston, ĉe tiu kongreso?
20a Aŭg 2025 Mer - 14h57
La deklaro de KEA/KEJ profunde diferencas de la rezolucio proponita de Kagina-Bartek al la Senato de la Esperanta Civito. La katalunismaj esperantistoj aplikas la kamaĉisman linion de unuflanka kondamno pri Israelo kaj misuzas la vorton “genocido”, kun nenia distanciĝo el la pogroma krimo de Hamas. Krome ilia deklaro eĥas politikan pozicion de ekstere bakitan, dum la rezolucio proponita de niaj Blankaj senatanoj fontas el la zamenhofa analizo pri solvo de la hebrea demando. KEA simple elektis la linion de la amuzfoiro: tri pilkoj je nur unu groŝo kontraŭ pupo kun davida stelo. Mi scias ke iujn ofendas komparoj, sed ili ja rajtas ofendiĝi.
Aldonu komenton